-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|1 Crónicas 11:1|
Kaj kunvenis cxiuj Izraelidoj al David en HXebronon, kaj diris:Jen ni estas via osto kaj via karno.
-
2
|1 Crónicas 11:2|
Ankaux hieraux kaj antauxhieraux, kiam Saul estis ankoraux regxo, vi elkondukadis kaj enkondukadis Izraelon; kaj la Eternulo, via Dio, diris al vi:Vi pasxtos Mian popolon Izrael, kaj vi estos estro de Mia popolo Izrael.
-
3
|1 Crónicas 11:3|
Kaj cxiuj plejagxuloj de Izrael venis al la regxo en HXebronon, kaj David faris kun ili interligon en HXebron antaux la Eternulo; kaj ili sanktoleis Davidon regxo super Izrael, konforme al la vorto de la Eternulo per Samuel.
-
4
|1 Crónicas 11:4|
Kaj David kaj cxiuj Izraelidoj iris en Jerusalemon (tio estas, en Jebuson). Tie la Jebusidoj estis la logxantoj de la lando.
-
5
|1 Crónicas 11:5|
Kaj la logxantoj de Jebus diris al David:Vi ne eniros cxi tien. Sed David venkoprenis la fortikajxon Cion, tio estas, la urbon de David.
-
6
|1 Crónicas 11:6|
Kaj David diris:Kiu la unua venkobatos la Jebusidojn, tiu estos cxefo kaj estro. Kaj la unua supreniris Joab, filo de Ceruja, kaj li farigxis cxefo.
-
7
|1 Crónicas 11:7|
Kaj David eklogxis en tiu fortikajxo; pro tio oni donis al gxi la nomon:Urbo de David.
-
8
|1 Crónicas 11:8|
Kaj li cxirkauxkonstruis la urbon cxiuflanke, de Milo en la tuta cxirkauxo; kaj Joab restarigis la ceterajn partojn de la urbo.
-
9
|1 Crónicas 11:9|
Kaj David farigxadis cxiam pli kaj pli granda, kaj la Eternulo Cebaot estis kun li.
-
10
|1 Crónicas 11:10|
Jen estas la cxefaj herooj, kiuj estis cxe David, kaj kiuj tenis sin forte kun li dum lia regxado, kune kun la tuta Izrael, por regxigi lin super Izrael konforme al la vorto de la Eternulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8