-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|1 Crónicas 23:21|
La filoj de Merari:Mahxli kaj Musxi. La filoj de Mahxli:Eleazar kaj Kisx.
-
22
|1 Crónicas 23:22|
Eleazar mortis, kaj li ne havis filojn, sed nur filinojn; kaj ilin prenis al si la filoj de Kisx, iliaj kuzoj.
-
23
|1 Crónicas 23:23|
La filoj de Musxi:Mahxli, Eder, kaj Jeremot-tri.
-
24
|1 Crónicas 23:24|
Tio estas la idoj de Levi laux iliaj patrodomoj, la cxefoj de patrodomoj laux ilia kalkulo, laux ilia lauxnoma kaj lauxkapa nombro, kiuj faradis la laboron de servado en la domo de la Eternulo, komencante de la agxo de dudek jaroj kaj plue.
-
25
|1 Crónicas 23:25|
CXar David diris:La Eternulo, Dio de Izrael, donis ripozon al Sia popolo; kaj Li enlogxigxis en Jerusalem por cxiam.
-
26
|1 Crónicas 23:26|
Kaj la Levidoj ne bezonis portadi la tabernaklon kaj cxiujn gxiajn vazojn por la servado en gxi.
-
27
|1 Crónicas 23:27|
Laux la lastaj ordonoj de David estis kalkulitaj la Levidoj, havantaj la agxon de dudek jaroj kaj pli.
-
28
|1 Crónicas 23:28|
Ilia ofico estis helpi al la Aaronidoj cxe la servado en la domo de la Eternulo, zorgi pri la kortoj, pri la cxambroj, pri la pureco de cxio sankta, kaj plenumi la laboron en la domo de Dio;
-
29
|1 Crónicas 23:29|
zorgi pri la pano de propono, pri la faruno por farunoferoj, pri la macoj, pri la patoj, pri la rostado, kaj pri cxia mezurado kaj pesado;
-
30
|1 Crónicas 23:30|
stari cxiumatene, por kanti lauxdon kaj gloron al la Eternulo, tiel same ankaux vespere;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7