-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
12
|1 Crónicas 15:12|
kaj li diris al ili:Vi, cxefoj de patrodomoj de la Levidoj, sanktigu vin kaj viajn fratojn, kaj alportu la keston de la Eternulo, Dio de Izrael, sur la lokon, kiun mi pretigis por gxi;
-
13
|1 Crónicas 15:13|
cxar antauxe, kiam ne vi tion faris, la Eternulo, nia Dio, frapis nin pro tio, ke ni sercxis Lin ne tiel, kiel oni devas.
-
14
|1 Crónicas 15:14|
Kaj sanktigis sin la pastroj kaj la Levidoj, por porti la keston de la Eternulo, Dio de Izrael.
-
15
|1 Crónicas 15:15|
Kaj la idoj de Levi ekportis la keston de Dio, kiel ordonis Moseo laux la vorto de la Eternulo, sur siaj sxultroj, per stangoj sur ili.
-
16
|1 Crónicas 15:16|
Kaj David diris al la estroj de la Levidoj, ke ili starigu siajn fratojn la kantistojn kun muzikaj instrumentoj, psalteroj, harpoj, kaj lauxtaj cimbaloj, por ke alte auxdigxu la sonoj de gxojo.
-
17
|1 Crónicas 15:17|
Kaj la Levidoj starigis Hemanon, filon de Joel, kaj el liaj fratoj Asafon, filon de Berehxja, kaj el la idoj de Merari, siaj fratoj, Etanon, filon de Kusxaja;
-
18
|1 Crónicas 15:18|
kaj kun ili iliajn duagradajn fratojn:Zehxarja, Ben, Jaaziel, SXemiramot, Jehxiel, Uni, Eliab, Benaja, Maaseja, Matitja, Eliflehu, Mikneja, Obed-Edom, kaj Jeiel, kiel pordegistojn.
-
19
|1 Crónicas 15:19|
La kantistoj Heman, Asaf, kaj Etan estis por ludado sur kupraj cimbaloj;
-
20
|1 Crónicas 15:20|
Zehxarja, Aziel, SXemiramot, Jehxiel, Uni, Eliab, Maaseja, kaj Benaja- sur psalteroj, por sopranuloj;
-
21
|1 Crónicas 15:21|
Matitja, Eliflehu, Mikneja, Obed-Edom, Jeiel, kaj Azazja-sur harpoj, por basuloj, por antauxkanti;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16