-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
13
|1 Crónicas 18:13|
kaj li restigis en Edomujo garnizonojn, kaj cxiuj Edomidoj submetigxis al David. Kaj la Eternulo helpis al David cxie, kien li iris.
-
14
|1 Crónicas 18:14|
Kaj David regxis super la tuta Izrael, kaj li faradis jugxon kaj justecon al sia tuta popolo.
-
15
|1 Crónicas 18:15|
Joab, filo de Ceruja, estis estro de la militistaro; Jehosxafat, filo de Ahxilud, estis kronikisto;
-
16
|1 Crónicas 18:16|
Cadok, filo de Ahxitub, kaj Abimelehx, filo de Ebjatar, estis pastroj; kaj SXavsxa estis skribisto;
-
17
|1 Crónicas 18:17|
Benaja, filo de Jehojada, estis super la Keretidoj kaj la Peletidoj; kaj la filoj de David estis la unuaj apud la regxo.
-
1
|1 Crónicas 19:1|
Okazis poste, ke mortis Nahxasx, regxo de la Amonidoj, kaj lia filo farigxis regxo anstataux li.
-
2
|1 Crónicas 19:2|
Tiam David diris:Mi estos favorkora al HXanun, filo de Nahxasx, cxar lia patro agis favorkore koncerne min. Kaj David sendis senditojn, por konsoli lin pri lia patro. Kaj la servantoj de David venis en la landon de la Amonidoj, al HXanun, por lin konsoli.
-
3
|1 Crónicas 19:3|
Sed la eminentuloj de la Amonidoj diris al HXanun:CXu efektive David deziras honori vian patron antaux vi, ke li sendis al vi konsolantojn? cxu ne venis al vi liaj servantoj nur por esplori, por ruinigi, kaj por esplorrigardi la landon?
-
4
|1 Crónicas 19:4|
Tiam HXanun prenis la servantojn de David, razigis ilin, detrancxis iliajn vestojn gxis duono, gxis la lumboj, kaj foririgis ilin.
-
5
|1 Crónicas 19:5|
Kaj ili iris. Kaj oni raportis al David pri tiuj viroj, kaj li sendis renkonte al ili, cxar la viroj tre hontis. Kaj la regxo diris:Restu en Jerihxo, gxis rekreskos viaj barboj, kaj tiam revenu.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13