-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
30
|1 Crónicas 23:30|
stari cxiumatene, por kanti lauxdon kaj gloron al la Eternulo, tiel same ankaux vespere;
-
31
|1 Crónicas 23:31|
fari cxiujn bruloferojn al la Eternulo en la sabatoj, monatkomencoj, kaj festoj, laux ilia nombro, laux la preskribo pri ili, cxiam antaux la Eternulo;
-
32
|1 Crónicas 23:32|
servi por dejxorado cxe la tabernaklo de kunveno, cxe la sanktajxoj, kaj apud siaj fratoj la Aaronidoj cxe la servado en la domo de la Eternulo.
-
1
|1 Crónicas 24:1|
La ordo de la Aaronidoj:la filoj de Aaron:Nadab, Abihu, Eleazar, kaj Itamar.
-
2
|1 Crónicas 24:2|
Nadab kaj Abihu mortis pli frue ol ilia patro, kaj filojn ili ne havis; kaj Eleazar kaj Itamar farigxis pastroj.
-
3
|1 Crónicas 24:3|
La ordon arangxis David, kaj Cadok el la idoj de Eleazar, kaj Ahximelehx el la idoj de Itamar, laux iliaj oficoj cxe ilia servado.
-
4
|1 Crónicas 24:4|
Montrigxis, ke inter la idoj de Eleazar estis pli granda nombro da viroj, ol inter la idoj de Itamar. Oni dividis ilin:por la idoj de Eleazar estis dek ses cxefoj de patrodomoj, kaj por la idoj de Itamar ok patrodomoj.
-
5
|1 Crónicas 24:5|
Oni dividis ilin per lotado, ambaux partojn paralele, cxar la estroj de la sanktejo kaj la estroj en la aferoj de Dio estis el la idoj de Eleazar kaj el la idoj de Itamar.
-
6
|1 Crónicas 24:6|
Kaj enskribis ilin SXemaja, filo de Netanel, skribisto el la Levidoj, antaux la regxo kaj la estroj, antaux la pastro Cadok, antaux Ahximelehx, filo de Ebjatar, kaj antaux la cxefoj de patrodomoj de la pastroj kaj de la Levidoj; unu loto estis por patrodomo de Eleazaridoj, kaj unu loto estis por patrodomo de Itamaridoj.
-
7
|1 Crónicas 24:7|
La unua loto eliris por Jehojarib, la dua por Jedaja,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13