-
-
Esperanto
-
-
11
|1 Pedro 3:11|
Li deklinigxu de malbono kaj faru bonon, Li sercxu pacon, kaj cxasu gxin.
-
12
|1 Pedro 3:12|
CXar la okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj, Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj; Sed la vizagxo de la Eternulo estas kontraux tiuj, kiuj faras malbonon.
-
13
|1 Pedro 3:13|
Kaj kiu faros al vi malbonon, se vi farigxos fervoraj en la bono?
-
14
|1 Pedro 3:14|
Sed se vi ecx suferus pro justeco, felicxegaj vi estus; kaj ilian timon ne timu, nek maltrankviligxu;
-
15
|1 Pedro 3:15|
sed la Sinjoron Kriston sanktigu en viaj koroj; estu cxiam pretaj doni defendan respondon al cxiu, kiu vin demandas pri la motivo de la espero en vi, sed kun humileco kaj timo;
-
16
|1 Pedro 3:16|
havantaj bonan konsciencon; por ke, dum vi estas malestimataj, hontu tiuj, kiuj kalumnias vian bonan konduton en Kristo.
-
17
|1 Pedro 3:17|
CXar pli bone estus, se tiel volus Dio, suferi pro bonfarado, ol pro malbonfarado.
-
18
|1 Pedro 3:18|
CXar Kristo ankaux unufoje suferis pro pekoj, justulo pro maljustuloj, por ke li nin konduku al Dio; mortigite en la karno, sed vivigite en la spirito;
-
19
|1 Pedro 3:19|
en kiu ankaux li iris kaj predikis al la enkarceraj spiritoj,
-
20
|1 Pedro 3:20|
kiuj iam malobeis, kiam la longedauxra pacienco de Dio atendis en la tagoj de Noa dum la pretigado de la arkeo, en kiu malmultaj, tio estas ok personoj, elsavigxis tra akvo;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5