-
-
Esperanto
-
-
9
|1 Pedro 4:9|
estu gastamaj unu al alia sen murmurado;
-
10
|1 Pedro 4:10|
lauxmezure, kiel cxiu ricevis donacon, tiel gxin administrante inter vi, kiel bonaj administrantoj de la diversaspeca graco de Dio;
-
11
|1 Pedro 4:11|
se iu parolas, li parolu kvazaux orakolojn de Dio; se iu administras, li administru kvazaux el la forto, kiun Dio provizas; por ke en cxio Dio estu glorata per Jesuo Kristo, kies estas la gloro kaj la potenco por cxiam kaj eterne. Amen.
-
12
|1 Pedro 4:12|
Amataj, ne surprizigxu pri la fajrego cxe vi okazanta por provi vin, kvazaux io stranga okazus cxe vi;
-
13
|1 Pedro 4:13|
sed laux tio, ke vi partoprenas en la suferoj de Kristo, gxoju; por ke ankaux en la elmontro de lia gloro vi gxoju ravege.
-
14
|1 Pedro 4:14|
Se vi estas riprocxataj pro la nomo de Kristo, felicxegaj vi estas; cxar la Spirito de gloro kaj la Spirito de Dio restas sur vi.
-
15
|1 Pedro 4:15|
Nur neniu el vi suferu kiel mortiginto, aux sxtelisto, aux malbonfarinto, aux kiel sintrudanto en malpropraj aferoj;
-
16
|1 Pedro 4:16|
sed se iu suferas kiel Kristano, li ne hontu; sed li gloru Dion en tiu nomo.
-
17
|1 Pedro 4:17|
CXar jam venis la tempo por la komenco de la jugxo cxe la domo de Dio; kaj se gxi komencigxas cxe ni, kia estos la sorto de tiuj, kiuj ne obeas al la evangelio de Dio?
-
18
|1 Pedro 4:18|
Kaj se justulo apenaux savigxas, kie aperos malpiulo kaj pekulo?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5