-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|2 Crónicas 6:11|
Kaj mi metis tien la keston, en kiu trovigxas la interligo de la Eternulo, kiun Li faris kun la Izraelidoj.
-
12
|2 Crónicas 6:12|
Kaj li starigxis antaux la altaro de la Eternulo kontraux la tuta komunumo de Izrael, kaj li etendis siajn manojn
-
13
|2 Crónicas 6:13|
(cxar Salomono estis farinta kupran ambonon, havantan la longon de kvin ulnoj, la largxon de kvin ulnoj, kaj la alton de tri ulnoj, kaj li estis lokinta gxin meze de la antauxkorto:li nun starigxis sur gxi, ekgenuis antaux la tuta komunumo de Izrael, etendis siajn manojn al la cxielo),
-
14
|2 Crónicas 6:14|
kaj li parolis:Ho Eternulo, Dio de Izrael! ne ekzistas dio simila al Vi en la cxielo nek sur la tero; Vi konservas la interligon kaj la favorkorecon al Viaj servantoj, kiuj iradas antaux Vi per sia tuta koro;
-
15
|2 Crónicas 6:15|
Vi plenumis al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li; Vi parolis per Via busxo, kaj Vi plenumis per Via mano, kiel ni nun vidas.
-
16
|2 Crónicas 6:16|
Nun, ho Eternulo, Dio de Izrael, plenumu plue al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li, dirante:Ne mankos cxe vi antaux Mi viro, sidanta sur la trono de Izrael, se viaj filoj nur observados sian vojon, por iri laux Mia instruo, kiel vi iradis antaux Mi.
-
17
|2 Crónicas 6:17|
Nun, ho Eternulo, Dio de Izrael, verigxu Via vorto, kiun Vi diris al Via servanto David.
-
18
|2 Crónicas 6:18|
CXu efektive Dio logxus kun homoj sur la tero? ja la cxielo kaj la cxielo de cxieloj ne povas Vin ampleksi; des pli tion ne povas cxi tiu domo, kiun mi konstruis!
-
19
|2 Crónicas 6:19|
Sed turnu Vin al la pregxo de Via servanto kaj al lia petego, ho Eternulo, mia Dio, por auxskulti la vokadon kaj la pregxon, per kiu Via servanto pregxas antaux Vi,
-
20
|2 Crónicas 6:20|
por ke Viaj okuloj estu nefermitaj super cxi tiu domo tage kaj nokte, super la loko, pri kiu Vi promesis, ke Vi estigos tie Vian nomon; por auxskulti la pregxon, kiun Via servanto faros sur cxi tiu loko.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 8-10