-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|2 Crónicas 6:21|
Kaj auxskultu la petegojn de Via servanto kaj de Via popolo Izrael, per kiuj ili pregxos sur cxi tiu loko; auxskultu el la loko de Via logxado, el la cxielo; kaj kiam Vi auxskultos, Vi pardonu.
-
22
|2 Crónicas 6:22|
Se iu pekos kontraux sia proksimulo, kaj oni postulos de li jxuron, ke li jxuru, kaj la jxuro estos farata antaux Via altaro en cxi tiu domo:
-
23
|2 Crónicas 6:23|
tiam auxskultu el la cxielo, kaj faru jugxon pri Viaj servantoj, repagante al la malbonagulo, metante lian konduton sur lian kapon, kaj elmontrante la pravecon de virtulo, rekompencante lin laux lia virteco.
-
24
|2 Crónicas 6:24|
Se Via popolo Izrael estos frapita de malamiko, pekinte antaux Vi, sed ili returnos sin kaj gloros Vian nomon kaj pregxos kaj petegos antaux Vi en cxi tiu domo:
-
25
|2 Crónicas 6:25|
tiam auxskultu el la cxielo, kaj pardonu la pekon de Via popolo Izrael, kaj revenigu ilin sur la teron, kiun Vi donis al ili kaj al iliaj patroj.
-
26
|2 Crónicas 6:26|
Se la cxielo sxlosigxos tiel, ke ne estos pluvo pro tio, ke ili pekis antaux Vi, sed ili ekpregxos sur cxi tiu loko kaj gloros Vian nomon kaj returnos sin de sia peko, por ke Vi auxskultu ilin:
-
27
|2 Crónicas 6:27|
tiam auxskultu el la cxielo, kaj pardonu la pekon de Viaj servantoj kaj de Via popolo Izrael, montrante al ili la bonan vojon, kiun ili devas iri; kaj donu pluvon sur Vian landon, kiun Vi donis al Via popolo kiel heredajxon.
-
28
|2 Crónicas 6:28|
Se estos malsato en la lando, aux se estos pesto, brulsekeco, velkado, akridoj, aux vermoj, aux se premos ilin malamiko en la lando de ilia logxado, aux se estos ia plago aux malsano;
-
29
|2 Crónicas 6:29|
cxe cxiu pregxo, cxe cxiu petego, kiun faros iu homo aux Via tuta popolo Izrael, kiam cxiu el ili sentos sian malfelicxon kaj sian doloron kaj etendos siajn manojn al cxi tiu domo:
-
30
|2 Crónicas 6:30|
auxskultu el la cxielo, el la loko de Via logxado, kaj pardonu, kaj redonu al cxiu konforme al lia tuta konduto, kiel Vi konas lian koron (cxar Vi sola konas la koron de la homidoj);
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 8-10