-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
12
|2 Crónicas 36:12|
Li agadis malbone antaux la Eternulo, lia Dio. Li ne humiligxis antaux Jeremia, kiu profetis laux la vortoj de la Eternulo.
-
13
|2 Crónicas 36:13|
Li defalis ankaux de la regxo Nebukadnecar, kiu jxurigis lin per Dio; li malmoligis sian nukon kaj obstinigis sian koron, ne konvertante sin al la Eternulo, Dio de Izrael.
-
14
|2 Crónicas 36:14|
Ankaux cxiuj estroj de la pastroj kaj de la popolo tre multe pekadis, simile al cxiuj abomenindajxoj de la nacioj, kaj ili malpurigis la domon de la Eternulo, kiun Li sanktigis en Jerusalem.
-
15
|2 Crónicas 36:15|
La Eternulo, Dio de iliaj patroj, avertadis ilin per Siaj senditoj, konstante avertadis, cxar Li domagxis Sian popolon kaj Sian logxejon.
-
16
|2 Crónicas 36:16|
Sed ili mokis la senditojn de Dio, malsxatis Liajn vortojn, kaj ridis pri Liaj profetoj, gxis la kolero de la Eternulo levigxis kontraux Lian popolon tiel, ke sanigxo farigxis ne ebla.
-
17
|2 Crónicas 36:17|
Kaj Li venigis sur ilin la regxon de la HXaldeoj, kaj cxi tiu mortigis iliajn junulojn per glavo en la domo de ilia sanktejo; li ne kompatis junulon nek junulinon, nek maljunulon nek grizulon:cxio estis transdonita en lian manon.
-
18
|2 Crónicas 36:18|
Kaj cxiujn objektojn el la domo de Dio, la grandajn kaj la malgrandajn, kaj la trezorojn de la domo de la Eternulo, kaj la trezorojn de la regxo kaj de liaj altranguloj, cxion li transportis en Babelon.
-
19
|2 Crónicas 36:19|
Kaj ili forbruligis la domon de Dio kaj detruis la muregojn de Jerusalem, kaj cxiujn gxiajn palacojn ili forbruligis per fajro, kaj cxiujn gxiajn plej karajn objektojn ili neniigis.
-
20
|2 Crónicas 36:20|
Kaj tiujn, kiuj restis de la glavo, li forkondukis en Babelon, kaj ili farigxis sklavoj por li kaj por liaj filoj, gxis venis la regado de la Persoj;
-
21
|2 Crónicas 36:21|
por ke plenumigxu la vorto de la Eternulo, dirita per Jeremia:GXis la lando estos elfestinta siajn sabatojn. CXar dum la tuta tempo de sia dezerteco gxi havis sabaton, gxis finigxis sepdek jaroj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13