-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|2 Crónicas 1:11|
Tiam Dio diris al Salomono:Pro tio, ke cxi tio estis en via koro, kaj vi ne petis ricxecon, nek havajxojn, nek gloron, nek la animon de viaj malamikoj, kaj ecx longan vivon vi ne petis, sed vi petis por vi sagxecon kaj sciadon, por regi Mian popolon, super kiu Mi faris vin regxo:
-
12
|2 Crónicas 1:12|
pro tio sagxeco kaj sciado estas donataj al vi; sed ankaux ricxecon, havajxojn, kaj gloron Mi donos al vi en tia grado, kiun ne havis la regxoj antaux vi, kaj ankaux post vi oni tion ne havos.
-
13
|2 Crónicas 1:13|
Kaj Salomono revenis de la altajxo en Gibeon, de la tabernaklo de kunveno, en Jerusalemon. Kaj li regxis super Izrael.
-
14
|2 Crónicas 1:14|
Kaj Salomono kolektis al si cxarojn kaj rajdistojn. Li havis mil kvarcent cxarojn kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin en la urboj de cxaroj kaj cxe la regxo en Jerusalem.
-
15
|2 Crónicas 1:15|
Kaj la regxo atingis tion, ke la argxento kaj oro estis en Jerusalem kiel sxtonoj, kaj la cedroj estis en tiel granda kvanto, kiel la sikomoroj sur la malaltaj lokoj.
-
16
|2 Crónicas 1:16|
La cxevalojn al Salomono oni venigadis el Egiptujo; kaj societo de komercistoj de la regxo acxetadis ilin amase laux difinita prezo.
-
17
|2 Crónicas 1:17|
Ili liveradis el Egiptujo cxiun cxaron pro sescent sikloj da argxento, kaj cxiun cxevalon pro cent kvindek; tiel same ili estis liverataj per iliaj manoj al cxiuj regxoj de la HXetidoj kaj al la regxoj de Sirio.
-
1
|2 Crónicas 2:1|
Kaj Salomono ordonis, ke oni konstruu domon al la nomo de la Eternulo kaj regxan domon por li.
-
2
|2 Crónicas 2:2|
Salomono starigis sepdek mil portistojn, okdek mil montajn sxtonhakistojn, kaj tri mil sescent kontrolistojn super ili.
-
3
|2 Crónicas 2:3|
Kaj Salomono sendis al HXiram, regxo de Tiro, por diri:Vi scias, kiel vi agis kun mia patro David, kaj sendis al li cedran lignon, por ke li konstruu al si domon, por logxi en gxi;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7