-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
4
|2 Crónicas 2:4|
nun jen mi konstruas domon al la nomo de la Eternulo, mia Dio, por ke gxi estu konsekrita al Li, por incensadi antaux Li bonodorajn incensojn, prezenti tie konstante panojn de propono, bruloferojn matene kaj vespere, en sabatoj, monatkomencoj, kaj festoj de la Eternulo, nia Dio, kio estas eterna legxo por Izrael.
-
5
|2 Crónicas 2:5|
La domo, kiun mi konstruas, estos granda; cxar pli granda estas nia Dio, ol cxiuj dioj.
-
6
|2 Crónicas 2:6|
Kiu havus suficxe da fortoj, por konstrui al Li domon? la cxielo kaj la cxielo de cxieloj ne povas ja Lin ampleksi. Kaj kiu mi estas, ke mi konstruu al Li domon, kiu servus por io alia, ol por nura incensado antaux Li?
-
7
|2 Crónicas 2:7|
Sendu do nun al mi homon, kiu estas majstro en farado de objektoj el oro, argxento, kupro, fero, el sxtofo purpura, rugxa, kaj blua, kaj kiu povoscias gravuri gravurajxojn, kune kun la artistoj, kiuj estas cxe mi en Judujo kaj en Jerusalem kaj kiujn mia patro David preparis.
-
8
|2 Crónicas 2:8|
Kaj sendu al mi lignon cedran, cipresan, kaj santalan de Lebanon; cxar mi scias, ke viaj servantoj povoscias haki arbojn Lebanonajn. Kaj jen miaj servantoj estos kun viaj,
-
9
|2 Crónicas 2:9|
por pretigi por mi multe da ligno; cxar la domo, kiun mi konstruas, devas esti granda kaj mirinda.
-
10
|2 Crónicas 2:10|
Jen por la cxarpentistoj, por la lignohakistoj, viaj servantoj, mi destinis dudek mil kor´?¢ojn da drasxita tritiko, dudek mil kor´?¢ojn da hordeo, dudek mil bat´?¢ojn da vino, kaj dudek mil bat´?¢ojn da oleo.
-
11
|2 Crónicas 2:11|
HXiram, regxo de Tiro, respondis per letero, kiun li sendis al Salomono:Pro amo de la Eternulo al Sia popolo Li faris vin regxo super gxi.
-
12
|2 Crónicas 2:12|
Kaj HXiram diris plue:Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu kreis la cxielon kaj la teron, kaj kiu donis al la regxo David filon sagxan, kleran, kaj cxiokomprenan, kiu konstruos domon por la Eternulo kaj regxan domon por si.
-
13
|2 Crónicas 2:13|
Nun mi sendis homon sagxan kaj kompetentan, mian majstron HXuram;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 17-19