-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
14
|2 Crónicas 2:14|
li estas filo de virino el la idinoj de Dan, kaj lia patro estis Tirano; li povoscias fari objektojn el oro, argxento, kupro, fero, sxtono, kaj ligno, el sxtofo purpura, blua, bisina, kaj rugxa, fari cxiajn gravurajxojn, kaj trovi bonajn ideojn pri cxio, kio estos komisiita al li, kune kun viaj artistoj kaj kun la artistoj de mia sinjoro David, via patro.
-
15
|2 Crónicas 2:15|
Nun la tritikon, hordeon, oleon, kaj vinon, pri kiuj mia sinjoro parolis, li sendu al siaj servantoj;
-
16
|2 Crónicas 2:16|
kaj ni hakos lignon de Lebanon, kiom vi bezonas, kaj ni sendos gxin al vi per flosoj sur la maro gxis Jafo; kaj vi venigos tion en Jerusalemon.
-
17
|2 Crónicas 2:17|
Kaj Salomono kalkulis cxiujn fremdulojn, kiuj estis en la lando de Izrael post la kalkulo, kiun arangxis lia patro David; kaj trovigxis da ili cent kvindek tri mil sescent.
-
18
|2 Crónicas 2:18|
Kaj li faris el ili sepdek mil portistojn, okdek mil montajn sxtonhakistojn, kaj tri mil sescent kontrolistojn, por devigadi la popolon labori.
-
1
|2 Crónicas 3:1|
Kaj Salomono komencis konstrui la domon de la Eternulo en Jerusalem, sur la monto Morija, kiu estis montrita al lia patro David, sur la loko, kiun David pretigis, sur la loko de la drasxejo de Ornan, la Jebusido.
-
2
|2 Crónicas 3:2|
Li komencis konstrui en la dua tago de la dua monato, en la kvara jaro de sia regxado.
-
3
|2 Crónicas 3:3|
Kaj jene Salomono faris la fundamenton, por konstrui la domon de Dio:la longo estis laux la antauxa ulnomezuro sesdek ulnoj, kaj la largxo dudek ulnoj;
-
4
|2 Crónicas 3:4|
la portiko lauxlonge de la domo havis simile al la largxo de la domo dudek ulnojn; la alto estis cent dudek. Kaj li tegis gxin interne per pura oro.
-
5
|2 Crónicas 3:5|
La grandan domon li tabulkovris per ligno cipresa kaj tegis gxin per pura oro kaj faris sur gxi palmornamojn kaj cxenornamojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13