-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
9
|2 Crónicas 4:9|
Li arangxis la korton de la pastroj kaj la grandan antauxkorton kaj pordojn por la antauxkorto; kaj la pordojn li tegis per kupro.
-
10
|2 Crónicas 4:10|
Kaj la maron li starigis sur la dekstra flanko, oriente, en la suda parto.
-
11
|2 Crónicas 4:11|
Kaj HXuram faris la kaldronojn kaj la sxovelilojn kaj la aspergajn kalikojn. Kaj HXuram finis la laboron, kiun li faris por la regxo Salomono en la domo de Dio:
-
12
|2 Crónicas 4:12|
du kolonojn, du globajxojn kaj kapitelojn sur la supro de la kolonoj, du retojn por kovri la du globajxojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la supro de la kolonoj,
-
13
|2 Crónicas 4:13|
kaj kvarcent granatojn sur la du retoj, po du vicoj da granatoj por cxiu reto, por kovri la du globajxojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la kolonoj.
-
14
|2 Crónicas 4:14|
Kaj li faris la bazajxojn, kaj la lavujojn li faris sur la bazajxoj;
-
15
|2 Crónicas 4:15|
la unu maron, kaj la dek du bovojn sub gxi.
-
16
|2 Crónicas 4:16|
Kaj la kaldronojn, la sxovelilojn, kaj la forkojn, kaj cxiujn iliajn vazojn faris al Salomono lia majstro HXuram por la domo de la Eternulo, el polurita kupro.
-
17
|2 Crónicas 4:17|
En la cxirkauxajxo de Jordan la regxo fandigis ilin en argila tero, inter Sukot kaj Cereda.
-
18
|2 Crónicas 4:18|
Kaj Salomono faris cxiujn tiujn vazojn en tre granda nombro, cxar la pezo de la kupro ne estis kalkulita.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7