-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
3
|2 Crónicas 6:3|
Kaj la regxo turnis sian vizagxon kaj benis la tutan komunumon de Izrael; kaj la tuta komunumo de Izrael staris.
-
4
|2 Crónicas 6:4|
Kaj li diris:Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu parolis per Sia busxo al mia patro David, kaj nun plenumis per Sia mano, dirante:
-
5
|2 Crónicas 6:5|
De post la tago, kiam Mi elkondukis Mian popolon el la lando Egipta, Mi elektis neniun urbon inter cxiuj triboj de Izrael, por konstrui domon, en kiu estus Mia nomo; kaj Mi ne elektis homon, ke li estu reganto super Mia popolo Izrael.
-
6
|2 Crónicas 6:6|
Sed Mi elektis Jerusalemon, ke Mia nomo tie estu; kaj Mi elektis Davidon, ke li estu super Mia popolo Izrael.
-
7
|2 Crónicas 6:7|
Mia patro David havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael.
-
8
|2 Crónicas 6:8|
Sed la Eternulo diris al mia patro David:Intencante konstrui domon al Mia nomo, vi agis bone, havante tian intencon;
-
9
|2 Crónicas 6:9|
tamen la domon konstruos ne vi, sed nur via filo, kiu eliris el viaj lumboj, li konstruos la domon al Mia nomo.
-
10
|2 Crónicas 6:10|
Kaj la Eternulo plenumis Sian vorton, kiun Li diris:mi levigxis anstataux mia patro David kaj sidigxis sur la trono de Izrael, kiel diris la Eternulo, kaj mi konstruis la domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael.
-
11
|2 Crónicas 6:11|
Kaj mi metis tien la keston, en kiu trovigxas la interligo de la Eternulo, kiun Li faris kun la Izraelidoj.
-
12
|2 Crónicas 6:12|
Kaj li starigxis antaux la altaro de la Eternulo kontraux la tuta komunumo de Izrael, kaj li etendis siajn manojn
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 1-4