-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
33
|2 Crónicas 6:33|
Vi auxskultu el la cxielo, el la loko de Via logxado, kaj faru cxion, pri kio vokos al Vi la aligentulo; por ke cxiuj popoloj de la tero konu Vian nomon, kaj timu Vin tiel, kiel Via popolo Izrael, kaj por ke ili sciu, ke per Via nomo estas nomata cxi tiu domo, kiun mi konstruis.
-
34
|2 Crónicas 6:34|
Kiam Via popolo eliros milite kontraux siajn malamikojn laux la vojo, laux kiu Vi ilin sendos, kaj ili pregxos al Vi, turninte sin al cxi tiu urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo:
-
35
|2 Crónicas 6:35|
tiam auxskultu el la cxielo ilian pregxon kaj ilian petegon, kaj defendu ilian aferon.
-
36
|2 Crónicas 6:36|
Se ili pekos antaux Vi (cxar ne ekzistas homo, kiu ne pekus), kaj Vi ekkoleros kontraux ili kaj transdonos ilin al malamiko, kaj iliaj kaptintoj forkondukos ilin en landon malproksiman aux proksiman;
-
37
|2 Crónicas 6:37|
sed ili rekonsciigxos en la lando, en kiu ili estos kaptitaj, konvertigxos, kaj petegos Vin en la lando de sia kaptiteco, dirante:Ni pekis, ni malbonagis, ni krimis;
-
38
|2 Crónicas 6:38|
kaj ili returnos sin al Vi per sia tuta koro kaj per sia tuta animo en la lando de sia kaptiteco, kien oni forkondukis ilin, kaj ili pregxos, turninte sin al sia lando, kiun Vi donis al iliaj patroj, kaj al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo:
-
39
|2 Crónicas 6:39|
tiam auxskultu el la cxielo, el la loko de Via logxado, ilian pregxon kaj ilian petegon, defendu ilian aferon, kaj pardonu al Via popolo tion, per kio ili pekis antaux Vi.
-
40
|2 Crónicas 6:40|
Nun, ho mia Dio, Viaj okuloj estu nefermitaj kaj Viaj oreloj estu atentaj al la pregxo sur cxi tiu loko.
-
41
|2 Crónicas 6:41|
Kaj nun levigxu, ho Dio Eternulo, en Vian ripozejon, Vi kaj la arkeo de Via potenco. Viaj pastroj, ho Dio Eternulo, vestigxu per savo, kaj Viaj fideluloj gxuu bonon.
-
42
|2 Crónicas 6:42|
Ho Dio Eternulo, ne forturnu la vizagxon de Via sanktoleito; memoru la favorkorecon koncerne Davidon, Vian servanton.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 1-4