-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|2 Crónicas 7:21|
Kaj pri cxi tiu domo, kiu estas tre alta, cxiu preteriranto miregos, kaj diros:Pro kio la Eternulo agis tiele kun cxi tiu lando kaj kun cxi tiu domo?
-
22
|2 Crónicas 7:22|
Kaj oni respondos:Pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, Dion de siaj patroj, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta, kaj ili aligxis al aliaj dioj kaj adorklinigxis antaux ili kaj servis al ili-pro tio Li venigis sur ilin cxi tiun tutan malbonon.
-
1
|2 Crónicas 8:1|
Post paso de la dudek jaroj, dum kiuj Salomono konstruis la domon de la Eternulo kaj sian domon,
-
2
|2 Crónicas 8:2|
kaj post kiam Salomono konstruis ankaux la urbojn, kiujn HXiram donis al Salomono, kaj li enlogxigis tie la Izraelidojn,
-
3
|2 Crónicas 8:3|
Salomono iris kontraux HXamat-Coban kaj venkoprenis gxin.
-
4
|2 Crónicas 8:4|
Kaj li konstruis Tadmoron en la dezerto, kaj cxiujn urbojn de provizoj, kiujn li konstruis en HXamat.
-
5
|2 Crónicas 8:5|
Li ankaux konstruis Bet-HXoronon la supran kaj Bet-HXoronon la malsupran, urbojn fortikigitajn kun muregoj, pordoj, kaj rigliloj,
-
6
|2 Crónicas 8:6|
kaj Baalaton, kaj cxiujn urbojn de provizoj, kiujn Salomono havis, kaj cxiujn urbojn por la cxaroj kaj la urbojn por la rajdistoj, kaj cxion, kion Salomono deziris konstrui en Jerusalem kaj sur Lebanon kaj en la tuta lando de sia regado.
-
7
|2 Crónicas 8:7|
Koncerne la tutan popolon, kiu restis el la HXetidoj, Amoridoj, Perizidoj, HXividoj, kaj Jebusidoj, kiuj ne estis el la Izraelidoj:
-
8
|2 Crónicas 8:8|
el iliaj infanoj, kiuj restis post ili en la lando kaj kiujn la Izraelidoj ne ekstermis, Salomono faris tributulojn gxis la nuna tago.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 1-4