-
-
Esperanto
-
-
1
|2 Pedro 2:1|
Sed ankaux falsaj profetoj trovigxis inter la popolo tiel same, kiel inter vi estos falsaj instruistoj, kiuj sekrete enkondukos herezojn pereigajn, ecx malkonfesante la Sinjoron, kiu ilin elacxetis, kaj venigante sur sin rapidan pereon.
-
2
|2 Pedro 2:2|
Kaj ilian senbridecon sekvos multaj, per kiuj la vojo de la vero estos kalumniata.
-
3
|2 Pedro 2:3|
Kaj en avideco per trompaj paroloj ili vin komercos; ilia kondamno nun de post tre longe ne malfruas, kaj ilia pereo ne dormas.
-
4
|2 Pedro 2:4|
CXar se Dio ne indulgis angxelojn pekintajn, sed, eninferiginte ilin en kavernojn de mallumo, transdonis ilin rezervatajn por la jugxo;
-
5
|2 Pedro 2:5|
kaj ne indulgis la mondon antikvan, sed gardis Noan kun sep aliaj, predikanton de justeco, kiam Li sendis diluvon sur la mondon de malpiuloj;
-
6
|2 Pedro 2:6|
kaj, cindriginte la urbojn Sodom kaj Gomora, kondamnis ilin per katastrofo, farinte ilin ekzemplo al estontaj malpiuloj;
-
7
|2 Pedro 2:7|
kaj savis justan Loton, cxagrenegatan de la senbrida konduto de la malvirtuloj
-
8
|2 Pedro 2:8|
(cxar tiu justulo, logxante inter ili, en vidado kaj auxdado, turmentis sian justan animon, tagon post tago, pro iliaj malvirtaj faroj):
-
9
|2 Pedro 2:9|
la Sinjoro do scias savi el tento la piulojn, kaj teni sub puno la maljustulojn gxis la tago de jugxo;
-
10
|2 Pedro 2:10|
sed precipe tiujn, kiuj iras laux la karno en volupto de malpurajxo, kaj malestimas regadon. Arogantaj, obstinaj, ili ne timas insulti auxtoritatojn;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13