-
-
Esperanto
-
-
11
|2 Pedro 2:11|
sed kontrauxe, angxeloj, superante laux forto kaj potenco, ne faras insultan akuzon kontraux ili antaux la Sinjoro.
-
12
|2 Pedro 2:12|
Sed tiuj, kiel bestoj senprudentaj, naskitaj laux naturo por kaptado kaj pereo, blasfemante en aferoj, kiujn ili ne scias, en sia putreco pereos,
-
13
|2 Pedro 2:13|
en malbono ricevante pagon por malbono; homoj, kiuj opinias entagan dibocxon plezuro kaj estas makuloj kaj hontindajxoj, dibocxante en sia uzado de la agapoj, dum ili kunfestenas kun vi;
-
14
|2 Pedro 2:14|
havante okulojn plenajn de adulto kaj ne reteneblajn de pekado; forlogante malfirmajn animojn; havante koron lertan por avideco; estante filoj de malbeno;
-
15
|2 Pedro 2:15|
forlasinte la rektan vojon kaj erarvaginte, sekvinte la vojon de Bileam, filo de Beor, kiu amis la rekompencon de malbonfarado;
-
16
|2 Pedro 2:16|
sed li estis riprocxita pro sia malobeo; muta azeno, parolante per homa vocxo, haltigis la frenezecon de la profeto.
-
17
|2 Pedro 2:17|
Ili estas putoj senakvaj, kaj nebuletoj pelataj de ventego; por ili la nigreco de mallumo estas rezervita.
-
18
|2 Pedro 2:18|
CXar, elparolante fanfaronajxojn de vanteco, ili forlogas en la karnovolupton per senbrideco tiujn, kiuj jxus forsavigxis de tiuj, kiuj vivadas en eraro;
-
19
|2 Pedro 2:19|
anoncante al ili liberecon, ili mem estas sklavoj de putreco; cxar al kiu iu submetigxas, al tiu ankaux li sklavigxas.
-
20
|2 Pedro 2:20|
CXar se, forsavigxinte el la malpurajxoj de la mondo per la scio de la Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo, ili estos denove tien implikitaj kaj venkitaj, ilia lasta stato farigxos pli malbona, ol la unua.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13