-
-
Esperanto
-
-
11
|2 Pedro 1:11|
cxar tiel al vi estos ricxe provizita la eniro en la eternan regnon de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo.
-
12
|2 Pedro 1:12|
Pro tio mi cxiam estos preta rememorigi vin pri tiuj aferoj, kvankam vi ilin scias kaj estas fortigitaj en la cxeestanta vero.
-
13
|2 Pedro 1:13|
Kaj mi opinias konvena, dum mi estas en cxi tiu tabernaklo, vigligi vin per rememorigo;
-
14
|2 Pedro 1:14|
sciante, ke baldaux estos la demeto de mia tabernaklo, gxuste kiel nia Sinjoro Jesuo Kristo montris al mi.
-
15
|2 Pedro 1:15|
Kaj mi diligente penos, ke post mia foriro vi povu konstante rememori tion.
-
16
|2 Pedro 1:16|
CXar ne sekvinte fabelojn sofismajn, ni konigis al vi la potencon kaj alvenon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, sed vidinte per propraj okuloj lian majeston.
-
17
|2 Pedro 1:17|
CXar li ricevis de Dio, la Patro, honoron kaj gloron, kiam al li tia vocxo estis alportita el la brilega gloro:CXi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron;
-
18
|2 Pedro 1:18|
kaj tiun vocxon, alportitan el la cxielo, ni mem auxdis, kunestante kun li sur la sankta monto.
-
19
|2 Pedro 1:19|
Kaj ni havas la profetan vorton konfirmitan; kiun atentante, vi bone faras, kvazaux lampon lumantan en malhela loko, gxis ektagigxos kaj la matenstelo eklevigxos en viaj koroj;
-
20
|2 Pedro 1:20|
antaux cxio sciante, ke neniu profetajxo de la Skribo enhavas en si sian propran klarigon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16