-
-
Esperanto
-
-
20
|2 Pedro 2:20|
CXar se, forsavigxinte el la malpurajxoj de la mondo per la scio de la Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo, ili estos denove tien implikitaj kaj venkitaj, ilia lasta stato farigxos pli malbona, ol la unua.
-
21
|2 Pedro 2:21|
CXar estus por ili pli bone ne ekkoni la vojon de justeco, ol, ekkoninte gxin, returni sin for de la sankta ordono al ili transdonita.
-
22
|2 Pedro 2:22|
Al ili okazis laux la vera proverbo:Hundo reveninta al sia vomitajxo, kaj porkino lavita al ruligxado en koto.
-
1
|2 Pedro 3:1|
Jam cxi tiun duan epistolon, amataj, mi skribas al vi; en ambaux mi instigas vian sinceran menson per rememorigo;
-
2
|2 Pedro 3:2|
por ke vi memoru la antauxdirojn de la sanktaj profetoj, kaj la ordonon de la Sinjoro kaj Savanto per viaj apostoloj;
-
3
|2 Pedro 3:3|
unue sciante, ke en la lastaj tagoj mokemuloj venos kun mokado, irante laux siaj propraj voluptoj,
-
4
|2 Pedro 3:4|
kaj dirante:Kie estas la anonco de lia alveno? cxar de kiam la patroj endormigxis, cxio restas kiel de post la komenco de la kreo.
-
5
|2 Pedro 3:5|
CXar ili volonte forgesas, ke cxielo ekzistis de antikve, kaj tero kunmetita el akvo kaj meze de akvo, laux la vorto de Dio;
-
6
|2 Pedro 3:6|
per kio la tiama mondo, diluvite, pereis;
-
7
|2 Pedro 3:7|
sed la nuna cxielo kaj la tero per la sama vorto estas destinitaj por fajro, rezervate gxis la tago de jugxo kaj pereo de malpiuloj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 1-4