-
-
Esperanto
-
-
1
|Apocalipsis 1:1|
Apokalipso de Jesuo Kristo, kiun Dio donis al li, por montri al siaj servistoj tion, kio devas baldaux okazi; kaj Li sendis kaj montris gxin per Sia angxelo al Sia servisto Johano,
-
2
|Apocalipsis 1:2|
kiu atestis la vorton de Dio kaj la ateston de Jesuo Kristo, pri cxio, kion li vidis.
-
3
|Apocalipsis 1:3|
Felicxaj estas la leganto kaj la auxskultantoj de la vortoj de la profetajxo kaj la observantoj de la skribitajxoj en gxi; cxar la tempo estas proksima.
-
4
|Apocalipsis 1:4|
Johano al la sep eklezioj en Azio:Graco al vi kaj paco de Tiu, kiu estas kaj estis kaj venos; kaj de la sep spiritoj antaux Lia trono;
-
5
|Apocalipsis 1:5|
kaj de Jesuo Kristo, la fidela atestanto, la unuenaskita el la mortintoj, kaj la reganto de la regxoj de la tero. Al tiu, kiu nin amas, kaj nin malligis de niaj pekoj per sia sango,
-
6
|Apocalipsis 1:6|
kaj faris nin regno, pastroj al lia Dio kaj Patro; al li la gloro kaj la potenco por cxiam kaj eterne. Amen.
-
7
|Apocalipsis 1:7|
Jen li venas kun la nuboj; kaj lin vidos cxiu okulo, kaj tiuj, kiuj lin trapikis; kaj cxiuj gentoj de la tero ploros pro li. Vere, Amen.
-
8
|Apocalipsis 1:8|
Mi estas la Alfa kaj la Omega, diras la Sinjoro, la Dio, kiu estas kaj estis kaj venos, la Plejpotenca.
-
9
|Apocalipsis 1:9|
Mi, Johano, via frato kaj partoprenanto kun vi en la aflikto kaj regno kaj pacienco de Jesuo, estis sur la insulo nomata Patmos pro la vorto de Dio kaj la atesto de Jesuo.
-
10
|Apocalipsis 1:10|
Mi min trovis en la Spirito en la tago de la Sinjoro, kaj mi auxdis malantaux mi grandan vocxon kvazaux de trumpeto,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5