-
-
Esperanto
-
-
1
|Apocalipsis 11:1|
Kaj estis donita al mi kano, simila al bastono; kaj iu diris:Levigxu, kaj mezuru la templon de Dio, kaj la altaron, kaj la adorantojn en gxi.
-
2
|Apocalipsis 11:2|
Kaj la korton ekster la templo preterlasu, kaj ne mezuru gxin, cxar gxi estas donita al la nacioj; kaj la sanktan urbon ili piedpremos kvardek du monatojn.
-
3
|Apocalipsis 11:3|
Kaj mi donos komision al miaj du atestantoj, kaj ili profetos mil ducent sesdek tagojn, vestite per sakajxo.
-
4
|Apocalipsis 11:4|
Ili estas la du olivarboj kaj la du lampingoj, starantaj antaux la Sinjoro de la tero.
-
5
|Apocalipsis 11:5|
Kaj se iu volas difekti ilin, fajro elvenas el ilia busxo kaj formangxas iliajn malamikojn; kaj se iu volas difekti ilin, tiamaniere li devas esti mortigita.
-
6
|Apocalipsis 11:6|
Ili havas la povon fermi la cxielon, por ke ne pluvu dum la tagoj de ilia profetado; kaj ili havas povon super la akvoj, por sxangxi ilin en sangon, kaj frapi la teron per cxia plago cxiufoje, kiam ili volos.
-
7
|Apocalipsis 11:7|
Kaj kiam ili finos sian ateston, la besto, kiu suprenvenas el la abismo, faros militon kontraux ili kaj venkos ilin kaj mortigos ilin.
-
8
|Apocalipsis 11:8|
Kaj iliaj kadavroj kusxas sur la strato de la granda urbo, kiu nomigxas lauxspirite Sodom kaj Egiptujo, kie ankaux ilia Sinjoro estis krucumita.
-
9
|Apocalipsis 11:9|
Kaj el la popoloj kaj triboj kaj lingvoj kaj nacioj oni rigardas iliajn kadavrojn dum tri tagoj kaj duono, kaj ne lasas meti iliajn kadavrojn en tombon.
-
10
|Apocalipsis 11:10|
Kaj la logxantoj sur la tero gxojas pri ili, kaj gajigxas; kaj ili sendos donacojn unu al la alia; cxar tiuj du profetoj turmentadis la logxantojn sur la tero.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5