-
-
Esperanto
-
-
1
|Apocalipsis 14:1|
Kaj mi rigardis, kaj jen la SXafido staranta sur la monto Cion, kaj kun li cent kvardek kvar miloj, havantaj lian nomon, kaj la nomon de lia Patro, skribitajn sur ilia frunto.
-
2
|Apocalipsis 14:2|
Kaj mi auxdis vocxon el la cxielo, kiel vocxon de multaj akvoj, kaj kiel vocxon de granda tondro; kaj la vocxo, kiun mi auxdis, estis kiel de harpistoj, harpantaj per siaj harpoj;
-
3
|Apocalipsis 14:3|
kaj ili kantas kvazaux novan kanton antaux la trono kaj antaux la kvar kreitajxoj kaj la presbiteroj; kaj neniu povis lerni la kanton krom la cent kvardek kvar miloj, la elacxetitoj el la tero.
-
4
|Apocalipsis 14:4|
Ili estas tiuj, kiuj ne malpurigxis kun virinoj; cxar ili estas virguloj. Ili estas la sekvantoj de la SXafido, kien ajn li iras. Ili estas elacxetitaj el inter la homoj, la unuaajxo al Dio kaj al la SXafido.
-
5
|Apocalipsis 14:5|
Kaj en ilia busxo ne trovigxis mensogo; ili estas senkulpaj.
-
6
|Apocalipsis 14:6|
Kaj mi vidis alian angxelon, flugantan en meza cxielo, havantan eternan evangelion, por evangelii la logxantojn de la tero kaj cxiun nacion kaj tribon kaj lingvon kaj popolon,
-
7
|Apocalipsis 14:7|
kaj dirantan per granda vocxo:Timu Dion, kaj donu al Li gloron, cxar venis la horo de Lia jugxo; kaj adorklinigxu al la Kreinto de la cxielo kaj la tero kaj la maro kaj la fontoj akvaj.
-
8
|Apocalipsis 14:8|
Kaj alia angxelo, dua, sekvis, dirante:Falis, falis Babel la granda, kiu trinkigis cxiujn naciojn el la vino de la kolero de sxia malcxastajxo.
-
9
|Apocalipsis 14:9|
Kaj alia angxelo, tria, sekvis ilin, dirante per granda vocxo:Se iu adorklinigxas al la besto kaj al gxia bildo, kaj ricevas markon sur sia frunto aux sur sia mano,
-
10
|Apocalipsis 14:10|
tiu ankaux trinkos el la vino de la kolero de Dio, kiu estas pretigita nemiksite en la pokalo de Lia kolero, kaj li turmentigxos en fajro kaj sulfuro antaux la sanktaj angxeloj kaj antaux la SXafido;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8