-
-
Esperanto
-
-
1
|Apocalipsis 12:1|
Kaj granda signo vidigxis en la cxielo:virino vestita per la suno, kaj la luno sub sxiaj piedoj, kaj sur sxia kapo krono el dek du steloj;
-
2
|Apocalipsis 12:2|
kaj estante graveda, sxi ekkriis, naskodolorigate kaj suferante por naski.
-
3
|Apocalipsis 12:3|
Kaj vidigxis alia signo en la cxielo; kaj jen granda rugxa drako, havanta sep kapojn kaj dek kornojn, kaj sur siaj kapoj sep diademojn.
-
4
|Apocalipsis 12:4|
Kaj gxia vosto trenis trionon de la steloj de la cxielo, kaj jxetis ilin sur la teron; kaj la drako staris antaux la virino naskonta, por ke, kiam sxi estos naskinta, gxi formangxu sxian infanon.
-
5
|Apocalipsis 12:5|
Kaj sxi naskis filon, viran infanon, kiu regos cxiujn naciojn per fera sceptro; kaj sxia infano estis forkaptita supren al Dio kaj al Lia trono.
-
6
|Apocalipsis 12:6|
Kaj la virino forkuris en la dezerton, kie sxi havis lokon pretigitan de Dio, por ke tie oni nutru sxin mil ducent sesdek tagojn.
-
7
|Apocalipsis 12:7|
Kaj farigxis milito en la cxielo:Mihxael kaj liaj angxeloj ekmilitis kontraux la drako; kaj militis la drako kaj gxiaj angxeloj;
-
8
|Apocalipsis 12:8|
kaj ne prosperis al ili, kaj ne plu trovigxis ilia loko en la cxielo.
-
9
|Apocalipsis 12:9|
Kaj jxetigxis malsupren la granda drako, la antikva serpento, nomata Diablo kaj Satano, la trompanto de la tuta mondo; gxi jxetigxis sur la teron, kaj gxiaj angxeloj jxetigxis kun gxi.
-
10
|Apocalipsis 12:10|
Kaj mi auxdis grandan vocxon en la cxielo, dirantan:Nun farigxis la savo kaj la potenco kaj la regxeco de nia Dio, kaj la auxtoritato de Lia Kristo; cxar jxetigxis malsupren la akuzanto de niaj fratoj, kiu tage kaj nokte akuzas ilin antaux nia Dio.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5