-
-
Esperanto
-
-
11
|Apocalipsis 7:11|
Kaj cxiuj angxeloj staris cxirkaux la trono kaj la presbiteroj kaj la kvar kreitajxoj; kaj ili falis sur sian vizagxon antaux la trono, kaj adorklinigxis al Dio,
-
12
|Apocalipsis 7:12|
dirante:Amen; La lauxdo kaj la gloro kaj la sagxeco kaj la danko kaj la honoro kaj la potenco kaj la forto estu al nia Dio por cxiam kaj eterne. Amen.
-
13
|Apocalipsis 7:13|
Kaj respondis unu el la presbiteroj, dirante al mi:Kiuj estas cxi tiuj per blankaj roboj vestitaj, kaj de kie ili venis?
-
14
|Apocalipsis 7:14|
Kaj mi diris al li:Mia sinjoro, vi scias. Kaj li diris al mi:CXi tiuj estas la venantoj el la granda afliktado, kaj ili lavis siajn robojn, kaj blankigis ilin en la sango de la SXafido.
-
15
|Apocalipsis 7:15|
Tial ili estas antaux la trono de Dio; kaj ili servas al Li tage kaj nokte en Lia templo; kaj la Sidanto sur la trono etendos super ili Sian tabernaklon.
-
16
|Apocalipsis 7:16|
Ili ne plu malsatos, nek plu soifos; ne frapos ilin la suno nek ia varmego;
-
17
|Apocalipsis 7:17|
cxar la SXafido, kiu estas meze de la trono, pasxtos ilin kaj kondukos ilin al akvofontoj de vivo; kaj Dio forvisxos de iliaj okuloj cxiun larmon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5