-
-
Esperanto
-
-
2
|Colossenses 2:2|
por ke iliaj koroj konsoligxu, dum ili kunkrocxigxas en amo, kaj al cxia ricxeco de la plena certigxo de kompreno, por ke ili sciu la misteron de Dio, Kriston,
-
3
|Colossenses 2:3|
en kiu estas kasxitaj cxiuj trezoroj de sagxeco kaj de scio.
-
4
|Colossenses 2:4|
Tion mi diras, por ke neniu vin trompu per parola allogeco.
-
5
|Colossenses 2:5|
CXar kvankam mi laux karno forestas, tamen laux spirito mi estas kun vi, gxojante kaj vidante vian ordon kaj la firmecon de via fido al Kristo.
-
6
|Colossenses 2:6|
Kiel do vi ricevis Kriston Jesuon, la Sinjoron, tiel vi iradu en li,
-
7
|Colossenses 2:7|
enradikigite kaj konstruite en li, kaj firmigite en la fido, kiel vi estas instruitaj, kun abundo da dankesprimo.
-
8
|Colossenses 2:8|
Gardu vin, ke neniu prirabu vin per filozofio kaj vanta trompo, laux la tradicio de homoj, laux la elementoj de la mondo, kaj ne laux Kristo;
-
9
|Colossenses 2:9|
cxar en li korpe logxas la tuta pleneco de la Dieco,
-
10
|Colossenses 2:10|
kaj vi estas plenigitaj en li, kiu estas la kapo de cxia estreco kaj auxtoritato;
-
11
|Colossenses 2:11|
en kiu ankaux vi cirkumcidigxis per cirkumcido ne manfarita, en la demeto de la korpo de la karno, en la cirkumcido de Kristo;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13