-
-
Esperanto
-
-
9
|Colossenses 3:9|
ne mensogu unu al alia, cxar vi jam formetis la malnovan homon kun liaj agoj,
-
10
|Colossenses 3:10|
kaj surmetis la novan homon, kiu estas renovigata al scio laux la bildo de Tiu, kiu lin kreis;
-
11
|Colossenses 3:11|
kie ne povas esti Greko kaj Judo, cirkumcido kaj necirkumcido, barbaro, Skito, sklavo, liberulo, sed Kristo estas cxio kaj en cxio.
-
12
|Colossenses 3:12|
Surmetu do, kiel elektitoj de Dio, sanktaj kaj amataj, koron de kompato, bonkorecon, humilecon, mildecon, toleremecon;
-
13
|Colossenses 3:13|
reciproke paciencante kaj pardonante, se iu havas plendon kontraux iu; kiel la Sinjoro pardonis vin, tiel vi ankaux faru;
-
14
|Colossenses 3:14|
kaj super cxion tion surmetu amon, kiu estas ligilo de perfekteco.
-
15
|Colossenses 3:15|
Kaj la paco de Kristo prezidu en viaj koroj, al kiu ankaux vi estas vokitaj en unu korpo, kaj estu dankemaj.
-
16
|Colossenses 3:16|
La vorto de Kristo logxu en vi ricxe, en cxia sagxeco; kaj instruu kaj admonu unu la alian per psalmoj kaj himnoj kaj spiritaj kantoj, kantante kun graco en viaj koroj al Dio.
-
17
|Colossenses 3:17|
Kaj kion ajn vi faras per vorto aux ago, faru cxion en la nomo de la Sinjoro Jesuo, dankante Dion, la Patron, per li.
-
18
|Colossenses 3:18|
Edzinoj, submetigxu al viaj edzoj, kiel decas en la Sinjoro.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13