-
-
Esperanto
-
-
1
|Efesios 1:1|
Pauxlo, apostolo de Jesuo Kristo per la volo de Dio, al la sanktuloj, kiuj estas en Efeso, kaj al la fideluloj en Kristo Jesuo:
-
2
|Efesios 1:2|
Graco estu al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.
-
3
|Efesios 1:3|
Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu benis nin per cxia beno spirita en la cxielejoj en Kristo;
-
4
|Efesios 1:4|
kiel Li elektis nin en li antaux la fondo de la mondo, por ke ni estu sanktaj kaj senmakulaj antaux Li en amo;
-
5
|Efesios 1:5|
antauxdestininte nin por filadopto per Jesuo Kristo al Si mem, laux la aprobo de Sia volo,
-
6
|Efesios 1:6|
al la lauxdo de la gloro de Lia graco, per kiu Li favoris nin en la Amata;
-
7
|Efesios 1:7|
en kiu ni havas la elacxeton per lia sango, la pardonon de niaj pekoj, laux la ricxo de lia graco,
-
8
|Efesios 1:8|
kiun li abundigis al ni en cxia sagxeco kaj prudento,
-
9
|Efesios 1:9|
sciiginte al ni la misteron de Lia volo, laux Lia bonvolo, kiun Li antauxdecidis en li,
-
10
|Efesios 1:10|
por dispono en la pleneco de la tempo, por sumigi en Kristo cxion, kio estas en la cxieloj kaj sur la tero;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13