-
-
Esperanto
-
-
1
|Efesios 6:1|
Infanoj, obeu al viaj gepatroj en la Sinjoro, cxar tio decas.
-
2
|Efesios 6:2|
Respektu vian patron kaj vian patrinon (gxi estas la unua ordono kun promeso),
-
3
|Efesios 6:3|
por ke estu al vi bone kaj por ke longe dauxru via vivo sur la tero.
-
4
|Efesios 6:4|
Kaj patroj, ne kolerigu viajn infanojn; sed nutradu ilin en la disciplino kaj admono de la Sinjoro.
-
5
|Efesios 6:5|
Sklavoj, obeu al tiuj, kiuj laux la karno estas viaj sinjoroj, kun timo kaj tremo, en simpleco de via koro, kiel al Kristo;
-
6
|Efesios 6:6|
ne laux okulservo, kiel homplacxantoj, sed kiel sklavoj de Kristo, plenumante el la koro la volon de Dio;
-
7
|Efesios 6:7|
kun bonvoleco servante, kiel al la Sinjoro, kaj ne al homoj;
-
8
|Efesios 6:8|
sciante, ke, kian ajn bonon faras cxiu, cxu sklavo aux liberulo, tion saman li ricevos de la Sinjoro.
-
9
|Efesios 6:9|
Kaj sinjoroj, agu tiel same al ili, forlasante minacon; sciante, ke via kaj ilia Sinjoro estas en la cxielo, kaj ne ekzistas cxe li personfavorado.
-
10
|Efesios 6:10|
Cetere, fortigxu en la Sinjoro kaj en la forteco de lia potenco.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 1-4