-
-
Esperanto
-
-
1
|Efesios 3:1|
Pro tio mi, Pauxlo, malliberulo de Kristo Jesuo por vi nacianoj,
-
2
|Efesios 3:2|
se vi auxdis pri la dispono de tiu graco de Dio, kiu estas donita al mi por vi,
-
3
|Efesios 3:3|
ke per malkasxo la mistero estas sciigita al mi, kiel mi jam antauxe mallonge skribis,
-
4
|Efesios 3:4|
per kio vi povas rimarki, dum vi legas, mian komprenon en la mistero de Kristo,
-
5
|Efesios 3:5|
kiu en aliaj generacioj ne estis sciigita al la homidoj, kiel gxi nun malkasxigxis al liaj sanktaj apostoloj kaj profetoj en la Spirito,
-
6
|Efesios 3:6|
ke la nacianoj estas kunheredantoj, kaj samkorpanoj, kaj partoprenantoj en la promeso en Kristo Jesuo per la evangelio,
-
7
|Efesios 3:7|
al kiu mi farigxis servanto laux la dono de la graco de Dio, donita al mi laux la energio de Lia potenco.
-
8
|Efesios 3:8|
Al mi, kiu estas malpli ol la malplej granda el cxiuj sanktuloj, cxi tiu graco estas donita, por ke mi prediku inter la nacioj la neesploreblan ricxon de Kristo;
-
9
|Efesios 3:9|
kaj por ke mi klarigu al cxiuj, kia estas la dispono de la mistero kasxita tra cxiuj mondagxoj en Dio, kiu kreis cxion;
-
10
|Efesios 3:10|
por ke nun konatigxu al la regantoj kaj auxtoritatoj en la cxielejoj, per la eklezio, la multobla sagxeco de Dio,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5