-
-
Esperanto
-
-
11
|Efesios 3:11|
laux la eterna decido, kiun Li faris en Kristo Jesuo, nia Sinjoro;
-
12
|Efesios 3:12|
en kiu ni havas kuragxon kaj alkondukon en fidado per nia fido al li.
-
13
|Efesios 3:13|
Pro tio mi petas, ke vi ne senfortigxu pro miaj suferoj por vi, kiuj estas via gloro.
-
14
|Efesios 3:14|
Pro tio mi fleksas miajn genuojn antaux la Patro,
-
15
|Efesios 3:15|
el kiu cxiu familio, en la cxielo kaj sur la tero, estas nomata,
-
16
|Efesios 3:16|
por ke Li donu al vi, laux la ricxo de Sia gloro, ke vi estu potence fortigitaj en la interna homo, per Lia Spirito;
-
17
|Efesios 3:17|
por ke Kristo logxu per fido en viaj koroj; tiel, ke vi, enradikigite kaj bazite en amo,
-
18
|Efesios 3:18|
kapabligxu kun cxiuj sanktuloj kompreni, kio estas la largxeco kaj longeco kaj alteco kaj profundeco,
-
19
|Efesios 3:19|
kaj scii la amon de Kristo, kiu superas scion, por ke vi plenigxu ecx gxis la pleneco de Dio.
-
20
|Efesios 3:20|
Nun al Tiu, kiu povas tre abunde fari, super cxio, kion ni povas peti aux pensi, laux la potenco, kiu energias en ni,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5