- 
			
				- 
									 Esperanto Esperanto
- 
									  
 - 
									
									11
									 
									 
									|Efesios 6:11|
									Surmetu la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu kontrauxstari al la artifikoj de la diablo.									
     
 - 
									
									12
									 
									 
									|Efesios 6:12|
									CXar nia luktado estas ne kontraux sango kaj karno, sed kontraux regantoj, kontraux auxtoritatoj, kontraux mondpotenculoj de la nuna mallumo,  kontraux la spiritaroj de malbono en la cxielejoj.									
     
 - 
									
									13
									 
									 
									|Efesios 6:13|
									Tial prenu al vi la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu rezisti en la malbona tago, kaj, farinte cxion, stari.									
     
 - 
									
									14
									 
									 
									|Efesios 6:14|
									Staru do, cxirkauxzoninte la lumbojn per vero, kaj surmetinte la kirason de justeco,									
     
 - 
									
									15
									 
									 
									|Efesios 6:15|
									kaj ensxuiginte la piedojn per la pretigxo de la evangelio de paco;									
     
 - 
									
									16
									 
									 
									|Efesios 6:16|
									super cxio tenante la sxildon de fido, per kiu vi povos estingi cxiujn fajrajn sagojn de la malbonulo.									
     
 - 
									
									17
									 
									 
									|Efesios 6:17|
									Kaj ricevu la kaskon de savo, kaj la glavon de la Spirito, kiu estas la vorto de Dio;									
     
 - 
									
									18
									 
									 
									|Efesios 6:18|
									per cxia pregxado kaj petegado en cxiu tempo pregxante en la Spirito,  kaj viglante por tio en cxia persisteco kaj petego por cxiuj sanktuloj,									
     
 - 
									
									19
									 
									 
									|Efesios 6:19|
									kaj por mi, ke al mi estu donita parolpovo kun malfermo de mia busxo,  por ke mi sciigu kuragxe la misteron de la evangelio,									
     
 - 
									
									20
									 
									 
									|Efesios 6:20|
									pro kiu mi estas ambasadoro en kateno, por ke mi parolu kuragxe en gxi,  kiel mi devus paroli.									
     
 
- 
									
- 
				- Sugerencias 
 

Haga clic para leer Juan 7-8