-
-
Esperanto
-
-
11
|Efesios 2:11|
Kaj pro tio rememoru, ke iam vi, nacianoj laux la karno, nomataj la Necirkumcido cxe la tiel nomata Cirkumcido, mane farita sur la karno-
-
12
|Efesios 2:12|
ke vi estis tiam sen Kristo, fremdigitaj for de la komunumo de Izrael, kaj eksteruloj de la interligoj de la promeso, esperon ne havantaj kaj sen Dio en la mondo.
-
13
|Efesios 2:13|
Sed nun en Kristo Jesuo vi, iam malproksimaj, proksimigxis en la sango de Kristo.
-
14
|Efesios 2:14|
CXar nia paco estas li, kiu unuigis ambaux kaj rompis la intermuron de disigo,
-
15
|Efesios 2:15|
en sia karno neniiginte la malamon, la legxon de ordonoj en dekretoj; por krei en si el la du unu novan homon, tiel farante pacon;
-
16
|Efesios 2:16|
kaj por kunakordigi ambaux en unu korpo al Dio per la kruco, mortiginte per tio la malamon;
-
17
|Efesios 2:17|
kaj li venis kaj predikis pacon al vi malproksimaj kaj al la proksimaj;
-
18
|Efesios 2:18|
cxar per li ni ambaux havas en unu Spirito alkondukon al la Patro.
-
19
|Efesios 2:19|
Sekve vi jam estas ne fremduloj kaj paslogxantoj, sed samregnanoj kun la sanktuloj, kaj el la domanaro de Dio,
-
20
|Efesios 2:20|
konstruitaj sur la fundamento de la apostoloj kaj profetoj, kies bazangula sxtono estas Kristo Jesuo mem;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5