-
-
Esperanto
-
-
1
|Efesios 4:1|
Mi do, malliberulo pro la Sinjoro, petegas vin, ke vi iradu inde je la voko, en kiu vi estas vokitaj,
-
2
|Efesios 4:2|
kun cxia humileco kaj mildeco, kun toleremeco, paciencante unu al alia en amo,
-
3
|Efesios 4:3|
penante konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco.
-
4
|Efesios 4:4|
Estas unu korpo, kaj unu Spirito, kiel ankaux vi estas vokitaj en unu espero de via voko;
-
5
|Efesios 4:5|
unu Sinjoro, unu fido, unu bapto,
-
6
|Efesios 4:6|
unu Dio kaj Patro de cxiuj, kiu estas super cxiuj, kaj tra cxiuj, kaj en cxiuj.
-
7
|Efesios 4:7|
Sed al cxiu el ni la graco estas donita, laux la mezuro de la dono de Kristo.
-
8
|Efesios 4:8|
Tial li diras: Kiam li supreniris alten, li alkondukis kaptitojn, Kaj donis donacojn al homoj.
-
9
|Efesios 4:9|
(CXi tio do:Li supreniris-kio gxi estas krom tio, ke li ankaux antauxe malsupreniris gxis la profundajxoj de la tero?
-
10
|Efesios 4:10|
La malsuprenirinto-tiu sama estis la suprenirinto alte super cxiuj cxieloj, por plenigi cxion.)
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7