-
-
Esperanto
-
-
11
|Gálatas 1:11|
CXar mi sciigas vin, fratoj, rilate al la evangelio predikita de mi, ke gxi ne estas laux homo.
-
12
|Gálatas 1:12|
CXar mi ne ricevis gxin de homo, kaj gxi ne estas instruita al mi krom per malkasxo de Jesuo Kristo.
-
13
|Gálatas 1:13|
CXar vi iam auxdis pri mia estinta vivmaniero en Judismo, ke mi forte persekutis la eklezion de Dio kaj gxin atakis;
-
14
|Gálatas 1:14|
kaj mi plimulte progresis en Judismo, ol multaj miaj samagxuloj en mia nacio, estante multe pli fervoranima pri la tradicioj de miaj prapatroj.
-
15
|Gálatas 1:15|
Sed kiam bonvole placxis al Dio, kiu el la ventro de mia patrino apartigis min kaj per Sia graco min vokis,
-
16
|Gálatas 1:16|
por malkasxi en mi Sian Filon, por ke mi prediku lin inter la nacianoj:mi ne konsiligxis kun karno kaj sango,
-
17
|Gálatas 1:17|
kaj mi ne supreniris al Jerusalem, al la antaux mi apostoloj, sed mi tuj foriris en Arabujon, kaj poste mi revenis al Damasko.
-
18
|Gálatas 1:18|
Tiam, post tri jaroj, mi supreniris al Jerusalem, por viziti Kefason, kaj mi restis kun li dek kvin tagojn.
-
19
|Gálatas 1:19|
Sed neniun alian el la apostoloj mi vidis, krom Jakobo, la frato de la Sinjoro.
-
20
|Gálatas 1:20|
Pri tio, kion mi skribas al vi, jen, antaux Dio, mi ne mensogas.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5