-
-
Esperanto
-
-
1
|Gálatas 6:1|
Fratoj, ecx se homo estos trovita en ia kulpo, vi, kiuj estas spiritaj, restarigu tiun per spirito de mildeco; rigardante vin, cxiu sin mem, por ke vi ne estu tentataj.
-
2
|Gálatas 6:2|
Reciproke subtenadu viajn sxargxojn, kaj tiamaniere plenumu la legxon de Kristo.
-
3
|Gálatas 6:3|
CXar, se iu, estante nenio, sin estimas, kvazaux li estas io, li sin trompas.
-
4
|Gálatas 6:4|
Sed cxiu kontrolu sian propran faradon, kaj tiam li havos singratuladon pri si mem, kaj ne pri sia proksimulo.
-
5
|Gálatas 6:5|
CXar cxiu devas subteni sian propran portajxon.
-
6
|Gálatas 6:6|
Tiu, kiu estas instruata en la parolo de Dio, partoprenu kun tiu, kiu lin instruas, en cxiuj bonajxoj.
-
7
|Gálatas 6:7|
Ne trompigxu; Dio ne estas mokata; cxar cxion, kion oni semas, tion ankaux li rikoltos.
-
8
|Gálatas 6:8|
CXar kiu semas por sia karno, el la karno tiu rikoltos putradon; sed kiu semas por la Spirito, el la Spirito tiu rikoltos eternan vivon.
-
9
|Gálatas 6:9|
Kaj ni ne lacigxu en bonfarado; cxar gxustatempe ni rikoltos, se ni ne senfortigxos.
-
10
|Gálatas 6:10|
Tial laux nia oportuna tempo ni bonfaradu al cxiuj, precipe al tiuj, kiuj apartenas al la familio de la fido.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5