-
-
Esperanto
-
-
1
|Gálatas 4:1|
Kaj mi sciigas vin, ke tiel longe, kiel la heredanto estas infano, li neniel malsimilas sklavon, kvankam li estas estro de cxio;
-
2
|Gálatas 4:2|
sed li estas sub guvernantoj kaj administrantoj, gxis la templimo difinita de la patro.
-
3
|Gálatas 4:3|
Tiel ankaux ni, dum ni estis infanoj, estis en sklaveco sub la elementoj de la mondo;
-
4
|Gálatas 4:4|
sed kiam venis la pleneco de la tempo, Dio elsendis Sian Filon, el virino naskitan, sub legxo naskitan,
-
5
|Gálatas 4:5|
por reacxeti tiujn, kiuj estas sub la legxo, por ke ni ricevu la filadopton.
-
6
|Gálatas 4:6|
Kaj cxar vi estas filoj, Dio elsendis la Spiriton de Sia Filo en niajn korojn, kriantan, Aba, Patro!
-
7
|Gálatas 4:7|
Tiel ke cxiu el vi estas jam ne sklavo, sed filo; kaj se filo, ankaux heredanto per Dio.
-
8
|Gálatas 4:8|
Tamen, tiam ne konante Dion, vi estis en sklaveco al tiuj, kiuj nature ne estas dioj;
-
9
|Gálatas 4:9|
sed jam nun konante Dion, aux pli gxuste, de Dio konate, kial vi returnigxas al la malfortaj kaj mizeraj elementoj, al kiuj vi deziras denove sklavigxi?
-
10
|Gálatas 4:10|
Vi observas tagojn kaj monatojn kaj tempojn kaj jarojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8