-
-
Esperanto
-
-
11
|Gálatas 4:11|
Mi timas pri vi, ke eble mi vane laboris cxe vi.
-
12
|Gálatas 4:12|
Mi petegas vin, fratoj, estu kiel mi, cxar mi ankaux estas kiel vi. Vi neniel al mi malbonfaris;
-
13
|Gálatas 4:13|
sed vi scias, ke pro malforteco de la karno mi la unuan fojon predikis al vi la evangelion;
-
14
|Gálatas 4:14|
kaj vian elprovon en mia karno vi ne malestimis nek abomenis, sed kvazaux angxelon de Dio vi akceptis min, kvazaux Kriston Jesuon.
-
15
|Gálatas 4:15|
Kie do estas via singratulado? mi atestas al vi, ke se estus eble, vi estus elsxirintaj viajn okulojn kaj donintaj ilin al mi.
-
16
|Gálatas 4:16|
CXu mi do per verdirado farigxis al vi malamiko?
-
17
|Gálatas 4:17|
Ili fervore sercxas vin, ne bone; ili ecx volas elsxlosi vin, por ke vi sercxu ilin.
-
18
|Gálatas 4:18|
Sed estas bone esti fervore sercxata cxiam en bona afero, kaj ne nur tiam, kiam mi estas cxe vi.
-
19
|Gálatas 4:19|
Miaj infanetoj, pro kiuj mi denove suferas naskodoloron, gxis Kristo formigxos en vi,
-
20
|Gálatas 4:20|
mi tute deziris esti cxe vi nun, kaj sxangxi mian vocxon; cxar vere mi dubas pri vi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3