-
-
Esperanto
-
-
1
|Gálatas 3:1|
Ho malsagxaj Galatoj, kiu vin ensorcxis? vin, antaux kies okuloj Kristo Jesuo estis publike prezentita krucumita.
-
2
|Gálatas 3:2|
Nur la jenon mi deziras sciigxi de vi:CXu per faroj de la legxo vi ricevis la Spiriton, aux per la auxdado de fido?
-
3
|Gálatas 3:3|
CXu vi tiel malsagxaj estas? komencinte en Spirito, cxu vi en karno nun perfektigxas?
-
4
|Gálatas 3:4|
CXu vi vane tiom suferis? se ja tio estas vana.
-
5
|Gálatas 3:5|
CXu do Tiu, kiu donas al vi la Spiriton kaj faras cxe vi miraklojn, tion faras per faroj de la legxo, aux per la auxdado de fido?
-
6
|Gálatas 3:6|
Tiel same, kiel Abraham kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto.
-
7
|Gálatas 3:7|
Sciu do, ke tiuj, kiuj rilatas al fido, estas filoj de Abraham.
-
8
|Gálatas 3:8|
Antauxvidante do, ke per fido Dio pravigos la nacianojn, la Skribo antauxpredikis la evangelion al Abraham, dirante:Benigxos per vi cxiuj gentoj.
-
9
|Gálatas 3:9|
Tial do tiuj, kiuj rilatas al fido, benigxas kun la fidela Abraham.
-
10
|Gálatas 3:10|
CXar cxiuj, kiuj rilatas al faroj de la legxo, estas sub malbeno; cxar estas skribite:Malbenita estas cxiu, kiu ne persistos en cxio, kio estas skribita en la libro de la legxo, por plenumi gxin.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 4-7