-
-
Esperanto
-
-
11
|Gálatas 3:11|
Sed ke neniu pravigxas antaux Dio per la legxo, estas evidente; cxar:La virtulo vivos per fido;
-
12
|Gálatas 3:12|
kaj la legxo ne rilatas al fido; sed:Kiu plenumas ilin, tiu vivos en ili.
-
13
|Gálatas 3:13|
Kristo elacxetis nin el la malbeno de la legxo, farigxinte malbeno pro ni; cxar estas skribite:Malbenita estas cxiu, kiu pendas sur lignajxo;
-
14
|Gálatas 3:14|
por ke venu sur la nacianojn la beno de Abraham en Kristo Jesuo; por ke per fido ni ricevu la promeson de la Spirito.
-
15
|Gálatas 3:15|
Fratoj, mi parolas laux homo:Konfirmitan interligon, ecx nur homan, neniu nuligas nek prialdonas.
-
16
|Gálatas 3:16|
Sed al Abraham kaj al lia semo la promesoj estis parolitaj. Li ne diras:Kaj al semoj, kvazaux pri multaj; sed kvazaux unu:Kaj al via semo, kiu estas Kristo.
-
17
|Gálatas 3:17|
Sed jen kion mi diras:Interligon, antauxe konfirmitan de Dio, la legxo, kiu venis kvarcent tridek jarojn poste, ne nuligas, tiel ke gxi malefektivigus la promeson.
-
18
|Gálatas 3:18|
CXar se la heredajxo estas de la legxo, gxi jam ne estas de promeso; sed Dio gxin donis al Abraham per promeso.
-
19
|Gálatas 3:19|
Kio do estas la legxo? GXi estis aldonita kauxze de eraroj, gxis venos la idaro, al kiu la promeso estas donita; ordigite per angxeloj en la mano de interulo.
-
20
|Gálatas 3:20|
Interulo ne estas de unu, sed Dio estas unu.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 4-7