-
-
Esperanto
-
-
21
|Hebreos 11:21|
Per la fido Jakob, mortante, benis cxiun el la filoj de Jozef, kaj adorklinigxis sur la supro de sia bastono.
-
22
|Hebreos 11:22|
Per la fido Jozef, cxe la fino de sia vivo, aludis la foriron de la Izraelidoj, kaj pri siaj ostoj ordonis.
-
23
|Hebreos 11:23|
Per la fido Moseo, naskigxinte, estis kasxata tri monatojn de la gepatroj, cxar ili vidis la infaneton belega, kaj ne timis la dekreton de la regxo.
-
24
|Hebreos 11:24|
Per la fido Moseo, plenkreskinte, rifuzis esti nomata filo de filino de Faraono,
-
25
|Hebreos 11:25|
plivole elektante kunsuferi kun la popolo de Dio, ol havi la kelktempan gxuadon de peko,
-
26
|Hebreos 11:26|
taksante la riprocxon de Kristo pligranda ricxeco ol la trezoroj Egiptaj, cxar li rigardis al la estonta rekompenco.
-
27
|Hebreos 11:27|
Per la fido li forlasis Egiptujon, ne timante la koleregon de la regxo; cxar li persistis, kiel vidante Tiun, kiu ne estas videbla.
-
28
|Hebreos 11:28|
Per la fido li observis la Paskon kaj la sangaspergon, por ke la ekstermanto de la unuenaskitoj ne tusxu ilin.
-
29
|Hebreos 11:29|
Per la fido li trapasis la Rugxan Maron kvazaux sekteron, kion fari penante, la Egiptoj dronis.
-
30
|Hebreos 11:30|
Per la fido la muroj de Jerihxo falis, cxirkauxirite sep tagojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5