-
-
Esperanto
-
-
1
|Hebreos 3:1|
Tial, fratoj sanktaj, partoprenantaj en cxiela voko, pripensu la Apostolon kaj CXefpastron de nia konfeso, Jesuon,
-
2
|Hebreos 3:2|
kiu estis fidela al Tiu, kiu nomis lin kiel ankaux Moseo en Lia domo.
-
3
|Hebreos 3:3|
CXar cxi tiu estas rigardita kiel inda je tiom pli granda gloro ol Moseo, kiom pli grandan honoron, ol la domo, havas gxia stariginto.
-
4
|Hebreos 3:4|
CXar cxiu domo estas starigita de iu; sed la stariginto de cxio estas Dio.
-
5
|Hebreos 3:5|
Kaj Moseo ja estis fidela en Lia tuta domo, kiel servanto, por atestajxo pri tio, kio estis parolota;
-
6
|Hebreos 3:6|
sed Kristo, kiel filo super Lia domo; kies domo ni estas, se ni tenos nian kuragxon kaj la gxojadon de nia espero firmaj gxis la fino.
-
7
|Hebreos 3:7|
Tial, kiel diras la Sankta Spirito: Hodiaux, se vi auxskultas Lian vocxon,
-
8
|Hebreos 3:8|
Ne obstinigu vian koron, kiel en la indignigo, Kiel en la tago de la tento en la dezerto,
-
9
|Hebreos 3:9|
Kiam viaj patroj Min incitis, Esploris kaj vidis Miajn farojn kvardek jarojn.
-
10
|Hebreos 3:10|
Pro tio Mi indignis kontraux tiu generacio, Kaj Mi diris:Ili cxiam estas kun koro malgxusta, Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16