-
-
Esperanto
-
-
1
|Hebreos 6:1|
Tial, cxesigante la diskutadon pri la elementoj de Kristo, ni iru antauxen al perfektigxo, ne metante denove fundamenton de pento el malvivaj faroj kaj de fido al Dio,
-
2
|Hebreos 6:2|
de la dogmaro pri baptoj, surmetado de manoj, de revivigo de mortintoj, de eterna jugxo.
-
3
|Hebreos 6:3|
Kaj tion ni faros, se Dio permesos.
-
4
|Hebreos 6:4|
CXar cxe tiuj, kiuj unufoje estas allumitaj kaj gustumis la cxielan donon kaj farigxis partoprenantoj en la Sankta Spirito,
-
5
|Hebreos 6:5|
kaj gustumis la bonan vorton de Dio kaj la potencojn de la estonta mondo,
-
6
|Hebreos 6:6|
kaj defalis, ne estas eble renovigi ilin ankoraux al pento, dum ili rekrucumas al si la Filon de Dio kaj elmetas lin al publika malhonoro.
-
7
|Hebreos 6:7|
CXar la tero, kiu entrinkis la pluvon, sur gxin ofte venantan, kaj produktas kreskajxojn, tauxgajn por tiuj, pro kiuj gxi ankaux estas kultivata, ricevas benon de Dio;
-
8
|Hebreos 6:8|
sed se gxi donas dornojn kaj kardojn, gxi estas malaprobata kaj proksima al malbeno; gxia fino estas en brulado.
-
9
|Hebreos 6:9|
Sed ni certigas al ni aferojn pli bonajn pri vi, amatoj, kaj aferojn, kiuj akompanas savon, kvankam ni tiel parolas;
-
10
|Hebreos 6:10|
cxar Dio ne estas maljusta, por forgesi vian laboron kaj la amon, kiun vi montris al Lia nomo, servinte al la sanktuloj kaj ankoraux servante.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 1-4