-
-
Esperanto
-
-
11
|Hebreos 6:11|
Sed ni deziras, ke cxiu el vi montru tian saman diligentecon por la plenumo de la espero gxis la fino;
-
12
|Hebreos 6:12|
por ke vi farigxu ne maldiligentaj, sed imitantoj de tiuj, kiuj per fido kaj pacienco heredas la promesojn.
-
13
|Hebreos 6:13|
CXar kiam Dio promesis al Abraham, Li jxuris per Si mem (cxar Li ne povis jxuri per iu pli granda),
-
14
|Hebreos 6:14|
dirante:Certe benante Mi benos vin, kaj multigante Mi multigos vin.
-
15
|Hebreos 6:15|
Kaj tiel, atendinte kun pacienco, li atingis la promeson.
-
16
|Hebreos 6:16|
CXar homoj jxuras per la pli granda, kaj cxe ili la jxuro por certigo estas fino de cxia disputado.
-
17
|Hebreos 6:17|
Kaj Dio, volante montri pli abunde al la heredantoj de la promeso la nesxangxeblecon de Sia intenco, intermetis jxuron,
-
18
|Hebreos 6:18|
por ke per du nesxangxeblaj aferoj, en kiuj ne eble estas por Dio mensogi, fortan konsolon havu ni, kiuj rifugxis, por akiri la esperon antaux ni metitan,
-
19
|Hebreos 6:19|
kiun ni havas kiel ankron de la animo, firman kaj konstantan, enirantan internen de la kurteno;
-
20
|Hebreos 6:20|
kien eniris Jesuo, la antauxulo por ni, farigxinte cxefpastro por cxiam laux la maniero de Melkicedek.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7