-
-
Esperanto
-
-
1
|Hebreos 5:1|
CXar cxiu cxefpastro, prenata el inter homoj, pro homoj estas difinita por aferoj rilatantaj al Dio, por ke li oferu kaj donacojn kaj oferojn pro pekoj;
-
2
|Hebreos 5:2|
povante indulgi tiujn, kiuj estas malkleraj kaj erarantaj, tial, ke li mem estas cxirkauxata de malforteco;
-
3
|Hebreos 5:3|
kaj pro tio li devas, kiel por la popolo, tiel ankaux por si mem, oferi pro pekoj.
-
4
|Hebreos 5:4|
Kaj neniu alprenas al si tiun honoron krom la vokato de Dio, tiel same, kiel Aaron.
-
5
|Hebreos 5:5|
Tiel ankaux Kristo sin mem ne honoris, por farigxi cxefpastro, sed lin honoris Tiu, kiu diris al li: Vi estas Mia Filo, Hodiaux Mi vin naskis;
-
6
|Hebreos 5:6|
kiel ankaux aliloke Li diris: Vi estas pastro por cxiam, Laux la maniero de Melkicedek.
-
7
|Hebreos 5:7|
En siaj karnaj tagoj, pregxojn kaj petegojn oferinte, kun forta kriado kaj larmoj, al Tiu, kiu povis lin savi el morto, kaj auxdite pro sia pia timo,
-
8
|Hebreos 5:8|
tiu, kvankam li estis Filo, tamen lernis obeon per tio, kion li suferis;
-
9
|Hebreos 5:9|
kaj perfektigite, li farigxis la fonto de eterna savo al cxiuj al li obeantaj;
-
10
|Hebreos 5:10|
nomite de Dio cxefpastro laux la maniero de Melkicedek.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5