-
-
Esperanto
-
-
1
|Hebreos 13:1|
La fratamo dauxradu.
-
2
|Hebreos 13:2|
Ne forgesu gastamon al nekonatoj; cxar per tio iuj gastigis angxelojn, ne sciante.
-
3
|Hebreos 13:3|
Memoru la katenitojn, kvazaux vi ankaux estus katenitaj, kaj la suferantojn, cxar vi ankaux estas en la korpo.
-
4
|Hebreos 13:4|
Estu honorata la edzeco cxe cxiuj, kaj la lito estu senmakula; cxar malcxastulojn kaj adultulojn Dio jugxos.
-
5
|Hebreos 13:5|
Estu via karaktero sen monamo; estu kontentaj je tio, kion vi havas; cxar Li mem diris:Mi ne foriros de vi kaj ne forlasos vin.
-
6
|Hebreos 13:6|
Tial ni kuragxas diri: La Eternulo estas mia helpanto, mi ne timos; Kion faros al mi homo?
-
7
|Hebreos 13:7|
Memoru viajn regintojn, kiuj parolis al vi la vorton de Dio; kaj ilian fidon imitu, pripensante la finon de ilia vivmaniero.
-
8
|Hebreos 13:8|
Jesuo Kristo estas la sama hieraux, hodiaux, kaj gxis eterneco.
-
9
|Hebreos 13:9|
Ne forportigxu per dogmaroj diversaj kaj fremdaj; cxar estas bone, ke la koro estu plifortigata per graco, ne per mangxajxoj, per kiuj ne profitis la okupigxantaj pri ili.
-
10
|Hebreos 13:10|
Ni havas altaron, el kiu la servantoj de la tabernaklo havas nenian rajton mangxi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5