-
-
Esperanto
-
-
1
|Hebreos 2:1|
Pro tio ni devas pli diligente atenti la auxditajxojn, por ke ni de ili ne forflosu.
-
2
|Hebreos 2:2|
CXar se la vorto parolata per angxeloj montrigxis konstanta, kaj cxiu deklinigxo kaj malobeo ricevis justan rekompencon,
-
3
|Hebreos 2:3|
kiamaniere ni forsavigxos, malsxatinte tian gravan savon? kiu, unue ekanoncite per la Sinjoro, estas konfirmita al ni de la auxdintoj;
-
4
|Hebreos 2:4|
dum Dio ankaux kunatestis per signoj kaj mirindajxoj kaj diversaj potencajxoj kaj disdonoj de la Sankta Spirito, laux Sia volo.
-
5
|Hebreos 2:5|
CXar ne al angxeloj Li submetis la estontan mondon, pri kiu ni paroladas.
-
6
|Hebreos 2:6|
Sed iu atestis ie, dirante: Kio estas homo, ke Vi lin memoras? Kio estas homido, ke Vi pensas pri li?
-
7
|Hebreos 2:7|
Vi malaltigis lin malmulte antaux la angxeloj, Per honoro kaj beleco Vi lin kronis. Vi faris lin reganto super la faritajxoj de Viaj manoj;
-
8
|Hebreos 2:8|
CXion Vi metis sub liajn piedojn. CXar, metante cxion sub lin, Li nenion lasis ne submetita. Sed nun ni ankoraux ne vidas cxion submetita sub lin.
-
9
|Hebreos 2:9|
Sed la malmulte sub la angxeloj malaltigitan Jesuon ni vidas, pro la sufero de morto, kronita per honoro kaj beleco, por ke per la favoro de Dio li gustumu morton por cxiu.
-
10
|Hebreos 2:10|
CXar konvenis al Li, por kiu cxio estas, kaj de kiu cxio estas, alkondukanta multajn filojn al gloro, perfektigi per suferado la estron de ilia savo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5