- 
			
				
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									11
									 
									 
									|Jueces 6:11|
									Kaj venis angxelo de la Eternulo, kaj sidigxis sub kverko, kiu estis en Ofra kaj apartenis al Joasx la Abiezrido; lia filo Gideon estis drasxanta tritikon en vinpremejo, por kasxi antaux la Midjanidoj.									
									    
								 
- 
									
									12
									 
									 
									|Jueces 6:12|
									Kaj aperis al li la angxelo de la Eternulo, kaj diris al li:La Eternulo estas kun vi, brava heroo!									
									    
								 
- 
									
									13
									 
									 
									|Jueces 6:13|
									Kaj Gideon diris al li:Mia sinjoro! se la Eternulo estas kun ni, tiam kial trafis nin cxio cxi tio? kaj kie estas cxiuj Liaj mirakloj, pri kiuj rakontis al ni niaj patroj, dirante:La Eternulo elkondukis ja nin el Egiptujo? Kaj nun la Eternulo forlasis nin, kaj transdonis nin en la manojn de Midjan.									
									    
								 
- 
									
									14
									 
									 
									|Jueces 6:14|
									Kaj la Eternulo Sin turnis al li, kaj diris:Iru kun cxi tiu via forto,  kaj savu Izraelon el la manoj de Midjan; jen Mi sendas vin.									
									    
								 
- 
									
									15
									 
									 
									|Jueces 6:15|
									Kaj tiu diris al Li:Mia Sinjoro! per kio mi savos Izraelon? mia familio estas ja la plej mizera en Manase, kaj mi estas la plej juna en la domo de mia patro!									
									    
								 
- 
									
									16
									 
									 
									|Jueces 6:16|
									Kaj la Eternulo diris al li:Sed Mi estos kun vi, kaj vi venkobatos la Midjanidojn kiel unu homon.									
									    
								 
- 
									
									17
									 
									 
									|Jueces 6:17|
									Kaj li diris al Li:Se mi akiris Vian favoron, donu al mi pruvosignon, ke tio estas Vi, kiu parolas kun mi;									
									    
								 
- 
									
									18
									 
									 
									|Jueces 6:18|
									ne foriru de cxi tie, gxis mi venos al Vi kaj alportos mian oferajxon kaj metos antaux Vin. Kaj Li diris:Mi restos, gxis vi revenos.									
									    
								 
- 
									
									19
									 
									 
									|Jueces 6:19|
									Kaj Gideon venis, kaj pretigis kapridon kaj macojn el efo da faruno; la viandon li metis en korbon kaj la brogajxon li enversxis en poton, kaj alportis al Li sub la kverkon kaj proponis.									
									    
								 
- 
									
									20
									 
									 
									|Jueces 6:20|
									Kaj la angxelo de Dio diris al li:Prenu la viandon kaj la macojn kaj metu sur cxi tiun rokon, kaj la brogajxon elversxu. Kaj li faris tiel.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 14-15