-
-
Esperanto
-
-
31
|Jueces 6:31|
Sed Joasx diris al cxiuj, kiuj staris antaux li:CXu vi bezonas batali por Baal? cxu vi bezonas helpi lin? kiu batalos por li, tiu mortos cxi tiun matenon. Se li estas dio, li mem batalu por si pro tio, ke oni detruis lian altaron.
-
32
|Jueces 6:32|
Kaj de tiu tago oni nomis lin Jerubaal, dirante:Baal batalu kontraux li, cxar li detruis lian altaron.
-
33
|Jueces 6:33|
Kaj cxiuj Midjanidoj kaj Amalekidoj kaj orientanoj kolektigxis kune, kaj transiris kaj starigxis tendare en la valo Jizreel.
-
34
|Jueces 6:34|
Kaj la spirito de la Eternulo venis sur Gideonon, kaj li ekblovis per trumpeto; kaj la familio de la Abiezridoj kolektigxis, por sekvi lin.
-
35
|Jueces 6:35|
Kaj li sendis senditojn al la tuta Manase, kaj ankaux ili sekvis lin; kaj li sendis senditojn al Asxer kaj al Zebulun kaj al Naftali, kaj ili eliris renkonte.
-
36
|Jueces 6:36|
Kaj Gideon diris al Dio:Se Vi intencas helpi per mia mano Izraelon, kiel Vi diris,
-
37
|Jueces 6:37|
en tia okazo jen mi metas sur la drasxejon tonditan lanon:se estos roso nur sur la lano, kaj sur la tuta tero estos seke, tiam mi scios, ke Vi helpos per mia mano Izraelon, kiel Vi diris.
-
38
|Jueces 6:38|
Kaj tiel farigxis:kiam la morgauxan tagon li matene levigxis, li elpremis la lanon, kaj elpremis el la lano roson, plenan kalikon da akvo.
-
39
|Jueces 6:39|
Kaj Gideon diris al Dio:Ne koleru min, se mi ankoraux unu fojon ekparolos, kaj ankoraux nur unu fojon faros provon kun la lano:estu sekeco nur sur la lano, kaj sur la tuta tero estu roso.
-
40
|Jueces 6:40|
Kaj Dio faris tiel en tiu nokto:estis sekeco nur sur la lano, kaj sur la tuta tero estis roso.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 28-30